domingo, 6 de noviembre de 2016

Esperanto - Parolado el la "La granda diktatoro" - Charlie Chaplin

Mi petas pri pardono,
sed mi ne deziras esti imperiestro.
Tio ne estas mia afero.
Mi volas regi aŭ konkeri neniun.
Mi volonte helpus al ĉiu,
se eblas.
Al judoj, ne-judoj- nigruloj - blankuloj.
Ni ĉiuj volas helpi al ni reciproke :
Homaj estaĵoj estas tiel.
Ni volas vivi en reciproka feliĉo,
ne per reciproka enmizerigo.
Ni ne deziras hati
kaj malestimegi nin.
En ĉi tiu mondo estas loko por ĉiu.
Kaj la bona Tero estas riĉa
kaj povas provizi ĉiujn.

La vojo de l’ vivo povas esti
libera kaj agrabla,
sed ni perdis la vojon.
Avido venenis la homajn animojn,
barikadis per malamo la mondon,
puŝis nin en mizeron
kaj al sangoverŝado.
Ni evoluis rapidecon,
sed enfermis nin mem.
Maŝinoj, kiuj donas abundon,
postlasis nin en bezono.
Nia scio igis nin cinikaj,
niaj sperto kaj lerto duraj
kaj malafablaj.
Ni pensas tro multe,
ni sentas tro malmulte.
Pli ol maŝinoj
ni bezonas humanecon.
Pli ol lerto kaj sperto
ni bezonas afablecon kaj ĝentilecon.
Sen tiuj kvalitoj
vivo estos violenta
kaj ĉio estos perdita

La aviadilo kaj la radio
pli proksimigis nin.
La vera naturo en tiuj aĵoj
laŭte krias je homa boneco,
laŭte krias al la universala frateco,
al la unueco de ni ĉiuj.
Jam nun mia voĉo
atingas milionojn
da senesperaj viroj, virinoj,
kaj etaj infanoj -
en la tuta mondo,
viktimojn de sistemo,
kiu igas homojn torturi
kaj enkarcerigi senkulpulojn.
Al tiuj, kiuj povas aŭskulti min, mi diras :
"Ne malesperiĝu !".
La mizero, kiu venis super nin,
estas nenio alia krom la pasado de avido -
la amareco de homoj,
kiuj timas la homan progreson.
La hato de la homaro pasos,
kaj la diktatoroj elmortos,
kaj la potenco,
kiun ili forprenis de la homoj,
revenos al la homoj.
Kaj tiom longe, kiom homoj scios morti,
la libero ne pereos.

Soldatoj !
Ne fordonu vin al la bestaĉoj
kiuj malestimegas kaj sklavigas vin -
kiuj komandas viajn vivojn,
kiuj diras al vi, kion vi devas fari,
kion pensi kaj kion senti.
Kiuj severe trejnas
kaj endietigas vin,
kiuj traktas vin kiel bruton
kaj nutras kanonojn per vi.
Ne fordonu vin al tiuj kontraŭnaturaj uloj,
al tiuj maŝinuloj kun maŝinmensoj
kaj maŝinkoroj !
Vi ne estas maŝinoj.
Vi estas homoj !
Kun la amo al la humaneco
en viaj koroj !
Ne malamu !
Nur la ne-amataj malamas,
kaj la kontraŭnaturaj !

Soldatoj !
Ne batalu por la sklaveco !
Batalu por la libero !

En la deksepa ĉapitro de Sankta Luko
estas skribite,
ke la regno de Dio
"...estas en vi."
Nek en unu homo,
nek en homgrupo,
sed en ĈIUJ !

En vi !

Vi, la homoj, posedas la povon,
la povon krei maŝinojn.
La povon krei feliĉon !
Vi, la homoj, havas la povon
por igi la vivon bela kaj libera,
por fari el tiu vivo mirindan aventuron.
Do - en la nomo de la demokratio -
ni uzu tiun povon.
Ni ĉiuj unuiĝu.
Ni batalu por nova mondo,
por humana mondo,
por deca mondo,
kiu ebligos al la homoj labori,
kiu havigos al la junularo futuron,
kaj sekurecon al la maljunularo.

Per tio, ke ili promesis al ni tiujn aferojn,
la bestaĉoj transprenis la potencon.
Sed ili mensogis !
Diktatoroj liberigas sin mem,
sed ili sklavigas la popolojn.
Ni nun batalu por liberigi la mondon-
por ŝiri teren naciajn barojn -
por forigi la avidon,
la malamon kaj la netoleremon.
Ni batalu por mondo de prudento,
en kiu la scienco kaj la progreso
kondukos al al feliĉo de ĉiuj.
Soldatoj, en la nomo de la demokratio,
ni unuiĝu !

Hannah, ĉu vi povas aŭdi min ?
Kie ajn vi estas, rigardu supren al mi, Hannah !
La nuboj leviĝas.
Aperas la suno !
El la tenebro ni eliras en la lumon.
Ni alvenas en nova mondo,
en pli afabla mondo,
en kiu la homaro venkos sian avidon,
sian malamon kaj sian brutalecon.
Rigardu supren al mi, Hannah !
La homa animo ricevis flugilojn
kaj finfine ekflugas.
Ĝi flugas en la ĉielarko,
en la lumo de l’espero.
Rigardu supren al mi, Hannah !
Rigardu min !

*(Tradukis Cezar)

No hay comentarios: