sábado, 12 de noviembre de 2016

Esperanto - Interparolado pri Suda Pacifiko - Bertolt Brecht

Ĉe mia eldonisto mi renkontas viron, kiu dum dekkvin jaroj vivis en Brazilo.

Li demandas min, kio okazas en Berlino.

Kiam mi jam diris tion al li, li konsilas, ke mi iru al Suda Pacifiko.

Li asertas, ke ne ekzistas io pli bona.

Mi ne kontraŭas tion. Mi demandas, kion mi tiukaze kunprenu.

Li diras : „Kunprenu hundon kun kurta felhararo. Jen la plej bona kunulo de homo.“

Mi pensas kompreneble dum momento, ĉu mi demandu lin, ĉu en la plej malbona kazo povus esti ankaŭ hundo kun longa felhararo. Sed mia sana menso diras al mi, ke sur longharara felo la kokospingloj povus kroĉi sin.

Mi demandas lin nun, kion oni faras tie en Suda Pacifiko dum la tuta tago.

Li respondas : „Tute nenion. Labori vi tute ne devas.“

„Nu do,“, mi diras, „laboro ja ne kontentigus min, sed ion, kompreneble, oni devus povi entrepreni !“

Li diras : „Nu, jen vi havas ja la naturon !“

„Bonege“, mi diras, „sed kion oni faras ekzemple frue je la oka ?“

„Frue je la oka, ĉu ? Tiam vi ankoraŭ dormos.“

„Kaj tagmeze, je la dektria, ĉu ?“

„Je la dektria estas tro varmege por fari ion.“

Sed nun mi fariĝas malica. Mi rigardas lin malamike kaj diras :

„Kaj posttagmeze, ĉu ?“

„Nu, unu horon ĉiutage vi ja povos plenigi per io.“

Tiam li ŝajne ekkomprenas, ke mi ne apartenas al tiu speco, kiu kapablas okupiĝi pri si mem, kaj pli tolereme li daŭrigas : „Kunprenu dutuban fusilon kaj ĉasu.“

Sed nun mi estas jam iom ĉagrenita kaj diras koncize : „La ĉasado ne amuzas min.“

„Ja, cetere, per kio vi volus vivteni tie ?“ li demandis min ridete.

Mi fihumuras pli kaj pli. „Tio estas ja afero via“, mi diras. Estas ja vi, kiu devus proponi ion al mi, ĉu estu mi la eksperto pri Suda Pacifiko ?“

„Ĉu vi volus fiŝkapti ?“ li proponas.

„Pro mi“, mi diras grumble.

„En ordo, kunportu ŝtalmuŝan fiŝhokon riceveblan en ĉiu magazeno, kaj post kvin minutoj vi havos du fiŝojn je la hoko. Tiukaze do manĝu fiŝojn, se vi ne volas ĉasi."

„Ĉu nefrititajn ?“ mi demandis.

„Sed fajrilon vi havos ja ĉe vi.“

„Fiŝo kun fajrilo, tio ja ankoraŭ ne estus kompleta manĝo, ĉu ?“ mi diras, vere naŭzite de tia manko pri sperto. „Ĉu oni almenaŭ povus foti ?“

„Nu, jen ideo“, li konsentis, evidente tre malŝarĝite. Jen vi havos ja la tutan naturon je dispono. Tiom multe foti vi povus nenie aliloke.“

Nun li kompreneble sentas sin supera. Nun li simple lasos foti min dum la tuta tago. Tiel mi estos okupata, kaj li ree havos sian pacon.

Sed mi povas diri al vi : Suda Pacifiko dum jaroj ne plu trovos mian plaĉon. Kaj viron tian mi volus revidi neniam.


Tradukis Cezar

No hay comentarios: