jueves, 20 de octubre de 2016

Esperanto - Malnovaj grekaj mitoj - Meleagro (Eduard Petiŝka 1924-1987)

Meleagro

La edzino de la kalidonia reĝo Oineo, Altaia, naskis filon, kies destino estis stranga.

Iutage Altaia falis en maltrankvilan dormon. Ŝi sonĝis, ke en tiu ĉambro, en kiu ŝi dormas, eksonas paŝoj kaj voĉoj. Ŝi malfermis la okulojn kaj vidis kiel en sonĝo, ke tri figuroj kliniĝis sur la liteton de la malgranda Meleagro. Estis la moiroj, la sortodiinoj. Unu el ili surgenuiĝis antaŭ la forno kaj metis ŝtipon en la flamojn. La fajro ekflagris hele.

„Via vivo estas ligita kun la vivo de la ligno en la fajro“, profetis la moiroj al la infano. „Vi vivos tiom longe, kiom la flamoj ne voros la ŝtipon, kiu tiel hele brulas kaj lumas.“

Post tiuj vortoj malaperis la moiroj. Terurigite saltis la patrino el la lito, tiris rapide la brulantan ŝtipon el la fajro kaj verŝis akvon sur ĝin. Poste ŝi metis la ekbruligitan sortolignon en keston kaj kaŝis ĝin.

La filo ricevis la nomon Meleagro, li plenkreskiĝis kun siaj fratinoj en la reĝopalaco, fariĝis forta kaj kiam li atingis la aĝon, dum kiu la junuloj komparas siajn fortojn, neniu superis lin, se temis pri forto kaj lerteco. La patro de Meleagro posedis vaste etenditajn vitejojn, kampojn kaj ĝardenojn. Post la rikolto li dankadis al la dioj per ampleksaj oferoj. Al diino Demetro li oferis kampofruktojn, al la gaja dio Dionizo vinon, al diino Atena olivoleon. Al ĉiu dio li oferis parton de la rikolto, nur diinon Artemiso li forgesis.

Ankaŭ la ĉieluloj sentas koleron, kaj la kolero de la dioj estas pli potenca ol tiu de la homoj. Artemiso sendis al la lando de reĝo Oineo plagon : En la kalidoniajn arbarojn ŝi enlasis gigantan apron. La apro estis pli granda ol la plej potenca taŭro. Ĝiaj okuloj flamadis sange fajraj, ĝiaj hirtaj haregoj similis al lancoj kaj la akraj dentegoj, kiuj elstaris de ĝia ŝaŭmanta buŝego, havis la longecon de elefantaj dentegoj. Kien ĝi ĵetiĝis, tie ĝia bruletiga spiro bruligis la verdan foliaron de la herboj kaj arboj. La maturiĝantan grenon ĝi stamfis surteren, ĝi deŝiris la vinberujojn kaj frakasis ilin per siaj teruraj hufoj, ĝi dezertigis la ĝardenojn, elradikigis la arbojn kaj disrompis la branĉojn pezajn de fruktoj. Ĝi atakis la gregojn kaj disŝiris hundojn kaj paŝtistojn. La dispelita bruto vagadis sen paŝtistoj sur la montaj deklivoj.
La homoj fuĝis de la kamparoj, la timo pelis ilin malantaŭ la urbomurojn de Kalidonio. Tiu, kiu forlasis la urbon, ne povis esti certa, ke li revenos sana. Malĝojo falis sur la tutan landon, ĉiujn minacis malsato kaj morto.

Kiam Meleagro vidis, kia katastrofo trafis liajn samlandanojn, li ordonis pretigi armilojn kaj invitis la heroojn el tuta Grekio por ĉasi la apron.

Venis multaj, inter ili ankaŭ Jazono, la fama heroo de la veturo por la ora felo ; ankaŭ Tezeo, kiu venkis Minotaŭron, kaj Admeto, la edzo de la fidela Alkesto. Venis la plej kuraĝaj viroj de Grekio kaj kun ili la frato de la patrino de Meleagro. Al la grekaj herooj aliĝis ankaŭ la kuraĝa ĉasistino Atalanta.

La patro de Atalanta deziris filon. Kiam naskiĝis filino al li, li ordonis demeti ŝin en la montaron, kiel predon por sovaĝaj bestoj. Sed ursino adoptis la infanon kaj portis ŝin hejmen en sian kavernon. Tial Atalanta plenkreskiĝis en la sovaĝa naturo inter la bestoj kaj fariĝis ĉasistino sen timemo. Ofte ŝi pruvis jam sian kuraĝon kaj sian forton. Nun ŝi denove miksiĝis inter kuraĝajn ĉasistojn, kun sagujo el eburo ĉe kokso kaj kun arko enmane.
Meleagro vidis ŝin en la aro de la ĉasistoj kaj ŝajnis al li, kvazaŭ li vidus la ĉasdiion Artemiso. Li ne povis deturni siajn okulojn de ŝia bela vizaĝo.

Sed la ĉasistoj urĝis ĉiujn survojiĝi. La popolo de Kalidonio kolektiĝis ĉe la urba pordego. Ĝi adiaŭis de la herooj kun espero kaj timo en la koroj. Kaj Morto jam elserĉis siajn viktimojn inter la ĉasistoj.

La herooj, inter ili Meleagro kaj Atalanta, marŝis al la densaj arbaroj ĉe la deklivoj de la montoj. Ilia vojo kondukis preter disstamfitaj kampoj kaj detruitaj vitejoj. Alveninte ĉe la arbara rando, ili deŝnurigis la hundojn. La hundoj, ĉiu kun la nazo sur la tero, penetris en la vepron, kuris sur la monta deklivo supren kaj de tie en la valon malsupren, ĝis ili alvenis en ravinon ellavitan de printempa pluvo. Tiu ravino dum la tuta jaro ne elsekiĝis. Salika arbustaĵo, fragmito kaj altaj herboj kovris la marĉan grundon. La hundoj malaperis en ĝi kun bojado. Subite disiĝis la arbustaĵo kaj el la marĉo paŝis snufegante giganta apro. Kolere ĝi ĵetiĝis sur la ĉasistojn.

La unua ĉasisto ĵetis sian lancon kaj mistrafis la celon. Jazono ĵetegis la lancon kun tiom da forto, ke la armilo flugis super la beston kaj profunde boriĝis en ŝlimon. La tria ĉasisto trafis la apron, sed ne vundis ĝin. Artemiso kaptis la lancon dum ties flugo kaj derompis ties ercan pinton.

La atako ekscitis la apron ĝis kolerego. El ĝiaj okuloj kvazaŭ ŝprucis fajro kaj el ĝia buŝego fulmis flamoj. Ĝi avancis kiel pafita ŝtono de katapulto, ĝi puŝis teren du ne memgardajn ĉasistojn kaj tuj disŝiris ilin. Alian ĝi surpikis per siaj dentegoj. Kaj alia ne estus eskapinta Morton, se li ne estus savinta sin per grimpado sur arbon. La kolera apro poste ĵetiĝis en la densejon.

En tiu ĉi momento Atalanta streĉis la arkon kaj postsendis sagon al la apro. La sago vundis la bestaĵon postorele kaj aperis iom da sango.

Meleagro ĝojis pri la trafo fare de Atalanta pli ol ŝi mem. Sed la ĉasistoj sentis sin hontigitaj de la ino. Por kaŝi sian honton, ke ili ne sukcesis tiel, ili levis kriadon kaj ĵetis vetkonkure siajn lancojn. Diino Artemiso gardis sian beston ankaŭ ĉifoje. La lancoj en la aero reciproke kunpuŝiĝis kaj falis teren sen eĉ tuŝi la gigantan apron.

„Kaj eĉ, se Artemiso vin protektas“, vokis iu el la ĉasistoj, „vi mortos tamen per mano de mi !“

Li svingis la hakilon kaj supozis povi venki la sorton per la akra armilo. Sed la apro estis pli rapida, ĵetegis lin per dentegoj teren kaj la sango de la ĉasisto ruĝigis la herbojn.

Ĉiu lanco finis sian flugon sur ŝelo de arbo, kelkaj ŝanĝis la direkton kaj traboris hundojn. Nur unu lanco firmpikiĝis en la dorso de la apro. Estis la lanco de Meleagro. La monstro kovriĝis per sango kaj falis teren, trafita de dua lanco de Meleagro tiel, ke la deklivoj ektremis kaj eksusuris la arbaro.

La ĉasistoj ĉirkaŭis la venkintan Meleagron kaj premis liajn manojn. Meleagro ŝajne tute forgesis ilin, li vidis nur Atalantan.

„Prenu la haŭton de la apro kiel donacon“, li diris al la kuraĝa ino, „kaj ankaŭ lian kapon kaj la dentegojn.“

La ĉasistoj ankoraŭ neniam vidis tian grandegan aprohaŭton kaj tiom longajn dentegojn kaj enviis Atalantan pri la donaco.

„Lasu tion, kio ne apartenas al vi“, ili vokis al Atalanta, „kaj ne miksu ĉasistan famon kun belo de ino !“

Pri la morta apro kaj la predo komenciĝis akra kverelo. Diino Artemiso, kolerigita pri tio, ke Meleagro mortigis ŝian apron, incitis la kverelon, la kriadon kaj la fikonduton. Meleagro silentiĝis pro kolero kaj levis la lancon. „Se vortoj ne sufiĉas, oni uzu perforton.“ Li levis la lancon kaj traboris sian plej afekciitan kontraŭulon. La ĉasisto renversiĝis morta. Li estis la frato de Altaia, de la patrino de Meleagro.

La sciigo pri la venko de Meleagro kontraŭ la kalidonia apro avancis la ĉasistojn hejmirantajn. Ankaŭ Altaia iris al la templo por festi la venkon de sia filo per ofero al la dioj. Sed ŝi ne atingis la templon. Survoje ŝi ekvidis virojn, kiuj portis sur portilo ŝian mortan fraton. Kiam ŝi ekkonis la fraton, ŝi laŭte komencis plorsingulti kaj kiam ŝi eksciis, kiu kulpis lian morton, okupis avido pri venĝo ŝian koron.

Ŝi iris hejmen kaj serĉis, kvazaŭ obtuzigite, la kaŝitan keston kun la sortoligno. Ĝin kovris multjara polvotavolo, sed la sorto destinita de la moiroj vivis, plenvalidis kaj neeviteblis.

Altaia ordonis, ke oni bruligu fajron per peĉaj lignoj, ŝi prenis la ŝtipon, kiu signifas vivon, deturnis la vizaĝon de la fajro kaj ĵetis kun kontraŭdiraj doloroj kaj venĝavido la lignaĵon en la flamojn.

Estis kvazaŭ ĝemis la ŝtipo en la fajro per homa voĉo kaj kvazaŭ la flamoj retroevitis antaŭ ol ili enfermis ĝin kvazaŭ per ardantaj fingroj. En tiu momento atakis la hejmirantan Meleagron brulefekta doloro, kiu des pli kreskis kaj kreskis ju pli voris la fajro la lignaĵon. Meleagro heroe eltenis la doloron, li bedaŭris nur, ke Morto ne trafis lin dum ĉaso aŭ dum batalo.

La kaŝita arda doloro torturis lin. Kun la fajro kreskis ankaŭ la turmento, kaj kiam la fajro fariĝis pli malforta, ankaŭ malpliiĝis la fortoj de Meleagro.

Fine de la ŝtipo restis nur peceto, kiun la ardo iom post iom estingis, ĝis ĝi nigriĝis kaj griziĝis. Tiumomente ekspiris Meleagro lastan fojon.

La patrino de Meleagro prenis per la mano, kiu transdonis sian filon al Morto, la glavon kaj mortigis sin mem.

La palaco de la kalidonia reĝo Oineo reeĥis de veplenaj plendoj. Larmante ĉirkaŭbrakis la fratinoj de Meleagro la fridan korpon de la frato kaj provis varmigi lin per sia spirado. Sed ili ne povis revivigi lin.

La funebra malĝojego de la fratinoj de Meleagro kortuŝis ankaŭ la diinon Artemiso. Ŝia kolero finiĝis kaj ŝi havis kompaton kun la malfeliĉaj fratinoj. Ŝi kovris ilin per plumoj, kiuj prenis de ili la pezon de la tera pezo. Iliaj brakoj ŝanĝiĝis en flugilojn, kiuj levis ilin en la aeron. El la kalidonia palaco forflugis du numidoj.

Ankaŭ la tria fratino de Meleagro, Dejanero, ne evitis kruelan sorton. Ŝi kulpis la morton de sia edzo Heraklo kaj mem finis sian vivon.

Tiel malbonŝance finiĝis la idoj de la kalidonia reĝa gento.


*Tradukis Donjo & Cezar laŭ la ĉeĥa originalo „Staré řecké báje a pověsti“ de la eldonejo ALBATROS en Prago

*Korektis Vladimir Türk

No hay comentarios: