lunes, 19 de septiembre de 2016

Esperanto - Malnovaj grekaj mitoj - Pelopso (Eduard Petiŝka 1924-1987)

Pelopso

Kiam Zeŭso sendis Tantalon en la ombran regnon, la reĝa trono estis sen regento. La juna Pelopso grimpis sur ĝin, sed li ne regis dum longa tempo. La reĝo de la najbara lando avidis la trezorojn de Tantalo, li invadis la landon kaj forpelis Pelopson el la reĝa palaco. Pelopso kun sia fidela servisto ekvojaĝis. Ili migris tiom longe ĝis ili alvenis en Greklando. Ili vagis tra mizeraj regionoj, kie la kampoj produktis nur ŝtonojn, kaj tra riĉaj urboj kun blankaj domoj kaj marmoraj skulptaĵoj. Iuvespere ili staris antaŭ la fortikaj muroj de granda urbo. Ili paŝis tra la urbopordego kaj serĉis tranoktejon. Sub la lastaj radioj de subiranta suno ili atingis la reĝan palacon. Sed kiom ili rigidiĝis ĉe la rigardo, kio prezentis sin al ili ! Antaŭ la palaco staris dek tri palisoj, kaj sur ĉiu estis pikita homa kapo.

Oldulo proksime haltis, observis ilian teruriĝon kaj parolis al ili : „Vi miras, ĉu ?“ li diris. „Ĉiuj ĉi mortis pro ununura profetaĵo.“

„Mi ne konas dion, kiu povus profeti tiel kruele“, obĵetis Pelopso.

„La morto do ŝajnas al vi kruela, ĉu ?“ diris ridete kaj bonkore la oldulo. „Sed ankaŭ al nia reĝo ĝi ŝajnas kruela, kaj tial li prefere mortigas anstataŭ permesi sian murdigon.“

„Vi parolas kiel orakolo, kiel Pitia“, diris ĉagrenite la servisto al la oldulo, „prefere diru al ni rekte, pri kio temas en via urbo.“

La parolema oldulo kapjesis kaj komencis paroli : „Ĉe ni en la regiono Pisa regas reĝo Oinomaos. Li havas belan filinon, Hipodamo. Oinomaos iam pridemandis la orakolon pri sia sorto kaj ricevis la sekvan respondon : ‚La viro, kiu edzinigos vian filinon, estos la kaŭzo de via morto.‘ Kiu en tiu kazo ne timus pri sia vivo ? Ankaŭ Oinomaos timas. Tial li devigas ĉiun, kiu aspiras edzinigi la belan Hipodamon pri vetkonkurso. La konkurso estas elbatalata per ĉevaloĉaroj. Oinomaos havas ĉevalojn, kiuj estas pli rapidaj ol la nordovento. Al la edziĝaspiranto li donas antaŭecon, li eĉ oferas ankoraŭ al Zeŭso kaj nur poste komencas la persekutadon de la fremdulo. La konkursdistanco gvidas el Pisa al la altaro de Pozidono ĉe la Istmo de Korinto. Se la edziĝemulo kiel la unua alvenus, li rajtus edzinigi Hipodamon. Sed, se Oinomaos atingos la edziĝaspiranton antaŭ la celo, li rajtas trabori lin per lanco. Ĝis nun la reĝo ĉiun atingis antaŭ la celo. La kapoj sur la palisoj estas la kapoj de la edziĝaspirintoj. La reĝo per tio volas fortimigi ĉiujn, kiuj aŭdacas entrepreni la konkurson. Kaj eble li sukcesas. Jam delonge neniu plu anonciĝis.“

„Tion mi povas imagi“, diris la servisto de Pelopso. „Pri sia vivo ĉiu devas atenti. Se oni perdas ĝin, oni ĝin ne retrovos.“

La pripensema Pelopso silentis.

„Vi certe venis de tre malproksime“, diris la oldulo, esploreme rigardante Pelopson kaj la serviston. „Se vi serĉas tranoktejon, mi povos oferti al vi mian gastamikecon.“

„Ĉu vi aŭdas, mastro“, turnis sin la servisto plezurigite al Pelopso, „ni baldaŭ ripozos.“

Pelopso interrompis siajn pensojn, kaj la tuta triopo iris al la domo de la oldulo.

En tiu nokto Pelopso ne povis endormiĝi, li ŝteliris el la domo kaj stranga sopiro tiris lin al la reĝa palaco. Sur la firmamento ŝvebis alta kaj blanka luno, la palaco brilis en la lunradioj kaj la palisoj kun la kapoj de la malbeataj malfeliĉuloj ĵetis longajn tristajn ombrojn. Pelopso provis imagi kiel aspektas tiu Hipodamo, por kiu tiom da viroj donis sian vivon. Tiumomente malfermiĝis pordeto en la palaca muro kaj aperis knabino en malhela vesto. Pelopso kaŝis sin post mura elstaraĵo kaj observis ŝin. Ŝia bela pala vizaĝo konkuris per beleco kun la brilaj steloj en la firmamento. Ŝi ĉirkaŭiris la palisojn kaj ĝemis profunde. Poste ŝi malaperis sur la sama pado, sur kiu ŝi venis. Ekscitite de sia stranga travivaĵo Pelopso reiris al la tranoktejo kaj turniĝadis ĝis la mateno sur sia kuŝejo.

La sunradioj tiklis la serviston vizaĝe, li vekiĝis kaj komencis laŭte pripensi la situacion : „Kara mastro, ni agos plej bone, se ni tuj nun matene survojiĝos. La tutan nokton mi sonĝis pri la ekzekutitoj. Mi pensas, ke ni ne estas sekuraj ĉi tie. Ni ekiru, ni diru adiaŭ kaj foriĝu el la urbo.“

„Hodiaŭ nokte“, diris Pelopso, „mi vidis Hipodamon. Ŝi estas bela kaj malĝoja. Mi iros al reĝo Oinomaos kaj petos edzinigi ŝin. Mi vetkonkursos kun li kaj devos gajni la konkurson. Mi liberigos Hipodamon de ŝia malĝojo kaj kun ŝi forlasos la landon, por ke la orakolo ne plenumiĝu. Mi ne deziras, ke la reĝo mortu.“

„Kial la dioj koleras pri ni“, plendegis la servisto, „ke ili al vi, mastro, enflustris tian penson ?“ Li saltis supren de la kuŝejo kaj forkuris trovi la oldulon, por ke Pelopso rezignu pri la plano. Vane. Pelopso decidiĝis.

La sunoĉaro ĵus komencis grimpi supren sur sia ĉiela vojo, kaj jam staris la filo de Tantalo antaŭ la reĝo Oinomaos. Tiu aŭskultis Pelopson, kaj ĉar plaĉis la juna alte kreskinta kuraĝa junulo al li, li konsilis, ke li rezignu. Sed Pelopso ne koncedis. Je la unua fojo Oinomaoson afliktis elaĉeti sian vivon per la vivo de juna fremdulo. „Se vi ne volas havi alie, pretigu vin“, finis Oinomaos la interparoladon, „morgaŭ ni vetkonkursos.“

En la halo de la palaco Pelopso ekvidis Hipodamon. Dum la taglumo ŝi ŝajnis al li eĉ pli bela ol en la lunolumo. Ŝi rigardis lin malgaje kaj tuj vualigis sian vizaĝon. Ankaŭ al ŝi plaĉis la juna fremdulo, tiel kiel ĝis tiam neniu el ŝiaj edziĝaj aspirintoj.

La servisto atendis antaŭ la palaco. Apenaŭ li eksciis, ke lia mastro je la sekva tago vetkonkursos, li komencis plendi, kvazaŭ Pelopso jam estus morta. Ankaŭ Pelopso mem dubis pri sia venko. La ĉevaloj, per kiuj Oinomaos veturigis la ĉaron, estis donaco de la milita dio Areso. Ili apenaŭ venkeblis per ĉevaloj el surteraj staloj.

Plena de timemo Pelopso iris al la bordo de la rivero, kiu torentas al la maro. Tie li alvokis la dion Pozidono kaj petis lin pri helpo. Li petegis lin tiom pasie, ke la dio reagis. La rivero bruis kiel ŝtorma vento, kaj el la kirlataj ondoj aperis flugilitaj henantaj ĉevaloj, kaj de iliaj hufoj saltis fajreroj. Ili tiris facilan ĉaron, kiu briletis kiel ŝaŭmo sur la ondokrestoj. Pelopso miris, dankis Pozidonon kaj promesis al li valoregan oferon.

En la nova ĉaro li ruliĝis je la sekva tago per la nekutima jungita ĉevalaro al la reĝo Oinomaos. Tiu jam ekvidis sian antaŭulon. Jam de malproksime li ekkonis la ĉevalojn de Pozidono kaj pro ekscitiĝo li forgesis sian oferon, kiun li aliokaze antaŭ la starto kutime ofertis. Li ne cedis al Pelopso tiom grandan antaŭecon, kiom al ties antaŭuloj, li saltis nepacience sur la ĉaron kaj komencis persekuti lin.

La ĉaro kun la jungitaj ĉevaloj de Pelopso kvazaŭ flugis antaŭen, kaj nur polvonuboj montris, kie ĝi veturis. Antaŭ la okuloj de Pelopso ŝvebis la malĝoja bildo de Hipodamo kaj la deziro elaĉeti ŝin de ŝia koraflikto pelis lin pli kaj pli rapide al la celo. Post li rapidegis la ĉaro de la reĝo per ĉevaloj, kiuj estis pli rapidaj ol la nordovento. La reĝo havis sian propran morton antaŭ la okuloj kaj sciis, ke li povos eviti ĝin nur tiukaze, se li atingos Pelopson antaŭ la celo. Tial li pelis la ĉevalojn per sia tuta forto. La distanco inter ambaŭ ĉaroj malpliiĝis, kaj en la reĝo kreskis la espero kaj en Pelopso la malespero. Jam Pelopso estis tute proksima al la celo, kiam la reĝo preskaŭ atingis lin kaj levis la manon kun la lanco. Sed en tiu momento kunpuŝiĝis rado de la reĝa ĉaro kun ŝtono kaj disiĝis. La ĉaro kliniĝis kaj renversiĝis, sed la reĝo falis per la kapo sur ŝtonon kaj lia kapo estis frakasita. Li mortis ĝuste en tiu momento, kiam Pelopso pasis la celon.

Pelopso revenis kiel venkinto al Pisa. Kun ĝojo akceptis lin la fidela servisto kaj la popolo salutis lin kiel novan reĝon. Pelopso solene entombigis la kadavron de Oinomaos kaj geedziĝis kun Hipodamo. Li fariĝis fama reĝo. La duoninsulo, sur kiu li gajnis la vetkonkurson kontraŭ la reĝo Oinomaos, estis nomata laŭ li. Ĝi nomiĝas Peloponezo. En la urbo Olimpio li enkondukis por memoro pri sia venko la famajn Olimpiajn ludojn.

Sed feliĉa Pelopso ne estis. Post la sukcesa vetkonkurso li ekkverelis kun Mirtilo, servisto de Oinomaos.

„Se ne estus mi“, kriis Mirtilo, via kapo kiel la dekkvara estus pikita sur palison antaŭ la palaco ! Mi malfirmigis radonabon je la ĉaro de Oinomaos, tial renversiĝis la reĝo kaj frakasiĝis. Kaj vi pagu nun por tio rekompencon !“

Indignite pri tio, ke Mirtilo fanfaronas pri sia murdo kaj postulas eĉ pagon por tio, li ĵetis la malfidelan serviston de roko en la maron. Mortante Mirtilo malbenis Pelopson.

Kaj tiel la senfeliĉa idaro de Tantalo estis trafita de nova damno.


*Tradukis Donjo & Cezar laŭ la ĉeĥa originalo „Staré řecké báje a pověsti“ de la eldonejo ALBATROS en Prago
*Korektis Vladimir Türk

No hay comentarios: