martes, 31 de mayo de 2016

Esperanto (Poezio) - Soneto 4 - William Shakespeare

Soneto 4

Belul' disipa kial vi abunde 
La belprovizon spezas por vi mem?
Naturo testamentas ja nur prunte.
Al tiuj, kiujn regas donacem'.
Do bela avarul', pri l'donacita
Abundo riĉa kial vi pasivas?
Vi kial, uzuristo senprofita,
Tian sumegon uzas, sed ne vivas?
Ĉar egoisme vi trafikas nure,
Vi trompas vin pri via dolĉa vio:
Do kiam vi foriĝos laŭnature,
Postrestos kia fina revizio?
Bel' neuzita kun vi tomben pados -
Uzita, testamenton plenumados.

No hay comentarios: