martes, 22 de marzo de 2016

Esperanto (Poezio) - Vizio - Zora Heide

Vizio

Sufokas vin doloro de la elplugitaj sulkoj, ho planeda idol
Ho tero semita kaj stigmatita per sango, sufero, pasio, avido!
Venenitaj sukoj violente spilas kaj traas vian virgecan parapeton,
vibrante kaj muĝante
kiel bolita lafo,
dum la bildoj de pendigitaj Kristoj, bajonetoj sur gigantaj monstroj,
rumora veo de hororaj Evoj, sklava blekado en batua ludo
marionetas krescende sur ekrano de narkotita mondo.
Ho Dia tero de damnitaj globidoj, kiu gutos balzamon sur la epokojn lezitajn
por strangoli lancinon de la koagulita espero?
Ho tero edena kaj sange eksuda, ĉu vi mecenas satirusojn por tio, ke ili opresu
la altaron Izidan, kiel kripligitan nudecon en la temploj Hadesaj?
Ho ve, malbenituloj!
Ho, ameba idaro!
Vi profanis kaj sangigis la oazon de ĉio vivanta.
Vi aranĝis inferan dancon de la atomfungo sur la kristala ŝelo de la patrina amo.

Ho sufuzita kaj fleksita tero, en viaj ŝtonaj vejnoj kanonbruas katenoj
de la paralizita libereco,
kaj en via bonfara koro triumviras kontaĝo, torturo kaj angoro.
En viaj valoj, ho tero graveda, fulmas benzino kaj diluvas fetoro,
dum maskitaj dandoj orgias en la ekstaz' haŝiŝa,
sur viaj marvastoj mazutas akvareloj,
en fundoj de l'oceanoj mumias ŝipsarkofagoj,
urane eksplodas la blua horizonto.

Tamen, ho Tero, diino,
megajarojn
vi spitas, obstinas,
inertas, orbitas.
En la kosma miriado vizio pri la elizea vivo
gravitas vian ekziston.

De sur la luno teleskopiĝas harmonia de iu nova mondo,
nukleaj kolosoj renesancas striojn de sulka pejzaĝo,
en valoj viaj rasspektre baletas bonvola homaro.
Estu benata tero,
vizio frateca, unuiĝa,
estontaj teridoj vartos kaj balancetos
vian renatan feton
en paco lulila!
Bonvenon vizio de l'oraj epokoj!

No hay comentarios: