lunes, 22 de febrero de 2016

Esperanto (Poezio) - Vespera Kanteto - Alice Nahon

Vespera Kanteto

Ho estas bone l' propran koron
Esplori antaŭ l' dormo, pri -
Ĉu de tagiĝo ĝis vespera
Neniun koron vundis mi;

Ĉu ne plorigis mi okulojn,
Melankolion vekis, ĉu
Mi diris al senamaj homoj
Ian vorteton aman plu.

Trovinte en mia kor-domo,
Ke mi sanigis per dolĉec'
Malĝojon unu, ĉirkaŭvolvis
Perbrake kapon en solec' ...

Jen sentas miaj junaj lipoj 
Ĉi bonon - kison por noktben' ...
.................................
Ho estas bone l' propran koron
Esplori ĝis la dormoven'.

No hay comentarios: