viernes, 12 de febrero de 2016

Esperanto (Poezio) - La Tisza - Aleksandro (Sandor) Petöfi

La Tisza

Dum somera vesperiĝ' ruĝluma 
Haltis mi ĉe Tisza serpentuma.
Kie kuras Tur(*) al ĝia sino:
Infanet' sur bruston de l'patrino.

La river' kun tia mild' afabla
Fluis apud plata bordo sabla
Kvazaŭ timus pri la ekfaleto
De l' radioj je l' ondfalbaleto.

Sur spegulo dancis ruĝebrile
Sunradioj, al fear' simile.
Oni aŭdis kvazaŭ paŝosonojn,
Sonoreti ete etajn ŝpronojn.

Sub piedoj flav-tapiŝo ŝlima
Sternis sin ĝis la herbej' proksima,
Kie kuŝis larĝaj fojnostrioj,
Kiel en la libro la linioj.

Trans la kampo en majest' senzuma 
Jen, arbar' ... Ĝi estus jam malluma.
Sed per fajro la vesper' ĝin tuŝas,
Kvazaŭ brulas kaj en sang' ĝi kuŝas.

No hay comentarios: