jueves, 18 de febrero de 2016

Esperanto (Poezio) - Am-stelo - Alfred de Musset

Am-stelo

Vespera pala stelo, ĉiela kuriero,
Vi, kies frunto brilas tra nub' ĉe okcident',
Do via hejm' lazura, en plena firmament',
Kion vi rigardas sur la tero?

De l' ŝtormo fine ĉesis la vento uragana,
La arboj tremetantaj gutploras sur erik',
- Bombikso per malpeza flumov' de l' ortunik',
Zumas tra kamparo florbalzama.

Pro kio sur la dorma eben' serĉado via?
Sed vi jam subeniras al fora montoĉen':
Vi fuĝas ridetante, amik' melankolia,
Kaj baldaŭ estingiĝos rigarda via trem'.

Ho stelo al la verda monteto kliniĝanta,
Arĝenta trista larmo sur nokte blua teg',
Vi kiun forrigardas paŝtisto vojaĝanta
Dum longe paŝadante lin sekvas bruta greg'.

Vi, stelo, kien iras tra nokto monumenta?
ĉu serĉas vi sur bordo nestlokon ĉe l' kanar'?
Aŭ ĉu vi tiel bela, dum horo mildsilenta.
Tuj falos kiel perlo profunden en la mar'?

Ho! Se vi mortos, astro, se via kapo mute
Submergos blondhararon en akvon vastan, tiel
Almenaŭ tempon haltu, brillumu dumminute,
Ĉielon ne forlasu, simbola amo-stel'.

No hay comentarios: