jueves, 10 de diciembre de 2015

Esperanto - Blovas vent'... (Finna popolkanto)

Blovas vent'...

Blovas vent', post moment'
iros ŝip' al mar'.
Ploretas amikino de l' marist',
malĝojas la ondar'.

Ploru ne, etulin',
viŝu larmojn for,
ĉar mi revenos post mallonga temp'
kun ĝojo en la kor'!

Or' kaj arĝent' el Orient' 
estos donac' de mi.
Velur' kaj silko estos en la kest',
kaj ĉion havos vi.


No hay comentarios: