martes, 27 de octubre de 2015

Esperanto - Ivan kaj Stojan metilernantoj - Bulgara rakonto

Ivan kaj Stojan fariĝis metilernantoj ĉe la plej bona mastro - ŝuisto Nikola. Li havis trioble pli multe da metilernantoj, kiujn li amis kvazaŭ siajn infanojn. Bal­daŭ li ekamis la laboremajn kaj lertajn - Ivan kaj Sto­jan. Grandan konfidon li havis al ili kaj loĝigis ilin en sia hejmo, kaj ĉiam ilin sendis ricevi varaĵon, monon kaj alion.
Inter la metilernantoj de mastro Nikola estis junulo nomata Jorgo, li estis tre ruza.
Kiam avino Neda, la edzino de mastro Nikola, alportis manĝaĵon kun viandpezoj, Jorgo ruze fleksis sian kule­ron, prenis la plej grandajn viandpecojn kaj diris:
- Vidu vi kia bonŝanco, vidu vi kia bonŝanco.
Ivan kaj Stojan rimarkis ĉi tiun agon. Kelkfoje ili to­leris lin, sed foje kiam Jorgo etendis manon antaŭ Ivan, ruze eltiris viandpecon kaj diris:
- Vidu vi kia bonŝanco!
Ivan stariĝis, vangofrapis lin kaj diris:
- Vidu vi kia eraro! Jorgo ekploris kaj starigis batali kun li, sed Stojan kaptis Jorgon per la du fingroj je la kolo kaj per unu piedfrapo elĵetis lin el la ŝuejo.
Sed Jorgo ne malkutimiĝis de sia ago. Pasis kelke da tempo kaj li komencis ree ruzi.
Foje avino Neda alportis fromaĝon, olivon, lardon kaj fruktojn. Jorgo manĝis frandeme kaj metis de la manĝ­aĵo en la poŝon. Sed Stojan rimarkis ĉi tion, prenis kruĉon kaj plenigis je akvo lian poŝon.
Jorgo ekkriis.
- Kial vi krias? diris trankvile Stojan.
- Kial vi plenigas je akvo mian poŝon? kaj ekploris.
- Ĉu kial? Ĉar, kiu manĝis, devas trinki. Via poŝo manĝis kaj mi donas al ĝi trinki iom da akvo por ke la manĝaĵo ne restu ĉe la gorĝo de la poŝo.
Apud la ŝuejo de mastro Nikola estis butiko kies po­sedanto estis nomata Poliksen. Ĉiuj metilernantoj el la ŝuejo kaj ĉiuj homoj aĉetas de li konfide - fromaĝon, sukeron, fiŝon, figojn kaj aliajn manĝaĵojn kaj sabate, kiam ili ricevas monon, ili pagas sian ŝuldon. Ankaŭ Ivan kaj Stojan aĉetas de li.
Foje ili restis ŝuldantaj al Poliksen po cent levojn kaj sabate ili ne pagis al li, ne ĉar ili ne havis monon, sed tiam ili vidis hazarde avon Stoiĉko el ilia vilaĝo kaj ili donis al li ĉiun monon. Ivan sendis al sia patrino, ĉar venas la vintro, kaj Stojan sendis al siaj gepatroj por saluti kaj ĝojigi ilin, ke li ne perdas la tempon vane en la urbo. Post unu tago Poliksen venis en la ŝuejon ko­leriĝinta. La batita Jorgo, kiun Stojan batis, diris al Poliksen, ke Ivan kaj Stojan sendis sian monon en vila­ĝon, kaj ke post unu semajno ili forlasos la urbon.
- Vi pagu tuj vian ŝuldon, alie mi prenos viajn paltojn. - Baj(1) Poliksen, - diris trankvile Stojan, ni intencis preni de nia mastro monon kaj doni al vi, sed li il hieraŭ iris pro laboro en Gabrodon (2). Li revenos post kvin tagoj kaj tiam ni tuj pagos al vi.
- Ne! diris Poliksen, mi ne kredas al vi, kaj etendis manon por preni iliajn paltojn.
Jorgo tre ĝojis, ke venĝo venis al ili, Ivan sin ĵetis bati Poliksenon, sed Stojan kaptis lin.
- Ivano, lasu lin preni la paltojn - diris Stojan, kaj kiam revenos la mastro ni prenos monon kaj pagos al li por rehavi niajn paltojn.
Mastro Nikola revenis, kaj ili pagis al Poliksen.
Pasis kelke da tempo. Stojan kaj Ivan interboniĝis kun Poliksen kaj komencis ree aĉeti ĉe li.
- Baj Poliksen, diris Stojan, donu al mi unu kilogra­mon da maizo, kaj li pagis ĝin.
Poliksen ekmiris, kial Stojan aĉetas ĉi tiun maizon, sed li ne demandis Stojanon, sed prenis la monon kaj donis al li maizon. Je la alia tago Poliksen komprenis, kial Stojan aĉetis la maizon. Tagmeze, kiam metilern­antoj de mastro Nikola ripozis, Stojan sidiĝis antaŭ la ŝuejo kaj ĵetadis maizon al la du anseroj de Poliksen. Post kelke da tagoj la anseroj tiel ligigis al Stojan, ke ili for­gesis iri bani en la rivero kaj tuttage kuŝadis antaŭ la ŝuejo de mastro Nikola por atendi Stojanon. Poliksen vidis ĉi tiun aferon, sed ŝajnigis, ke li nenion scias. Post unu semajno Stojan aceis ankoraŭ unu kilogramon da maizo. Poliksen donis ĝin, prenis la monon kaj ree ne demandis Stojanon, kial li acetas la maizon.
Poste Ivan daŭre aĉetis du-trifoje maizon.
Poliksen, vidante, ke Ivan kaj Stojan tre bone nutris la anserojn, mem ĉesis nutri ilin. Li nur atentis vespere ĝustatempe enfermi ilin en la kokejon, ĉar li timis la pe­tolemulojn.
Tiel pasis tuta monato.
Sed unu matenon sur la vendoplaco kolektigis amaso da homoj por rigardi miraklon.
Estis je la fino de la monato. Ivan kaj Stojan venis tre frue malfermi la ŝuejon de mastro Nikola. En ĉi tiu momento la anseroj venis por manĝi maizon. Ili kaptis la anserojn, senplumigis kaj lasis ilin. Samtempe ĉiuj homoj iris al sia laboro kaj vidante la anserojn ili haltis por rigardi la miraklon kaj tordiĝis pro rido. Venis an­kaŭ Poliksen, li faris por si vojon inter la homamaso kaj vidinte la senplumigitajn anserojn li kaptis sin je la kapo.
- Kiu faris ĉi tiun miraklon? - demandis Poliksen.
- Ni ambaŭ, mi kaj Ivan, diris Stojan, ĉar la ne povis pagi al ni por la maizo, per kiu dum unu monato ni nutris ilin, kaj ni prenis iliajn paltojn.
Apenaŭ nun Poliksen komprenis, kial ili faris tiel. Hazarde preter ili pasis la regionestro kaj Poliksen plendis al li pri la petolemuloj.
- Sed Ivan kaj Stojan rakontis al la regionestro pri la agmaniero de Poliksen kaj la regionestro komencis ridi.
- Sed nun sinjoro regionestro - kion mi faru? demandis Poliksen.
- Vi pagu la ŝuldon de la anseroj, diris Ivan, kaj ni donos iliajn paltojn.
Aŭdinte ĉi tion la regionestro ankoraŭ pli ekridis kaj batetis ilin surdorse kaj diris:
- Brave, knaboj, brave!
Por tia barbo - tia razilo.

No hay comentarios: