jueves, 9 de julio de 2015

Esperanto (Poezio) - Virino - Edvarts Virza

Virino

Mi kiel ruĝa flor’ malfermas min
en hor’ malfrua, en noktmeza lumo,
ardruĝaj en profundoj de la sin’
pasioj flamas kun obtuza zumo.

La korpon nudan mi al luma trem’
de l’ luno kiel lotus-floron metas,
etendas brakojn por pasia prem’,
sufoke, svene ĉirkaŭpreni pretas.

En min verŝiĝas via sangoflu’,
vi mem - en rubojn falas pal-malsane.
Mi - kiel nigra flam’ rapidas plu,
al novaj venkoj flugas mok-rikane.

No hay comentarios: