jueves, 23 de julio de 2015

Esperanto (Poezio) - Disiĝo - Nikolajs Kurzens

Disiĝo

Ni ne diru: «Ĝis la revido»,
kiam venos la lasta minut'–
la minuto de nia disiĝo,
de l' disiĝo kaj lasta salut'.

Ne sopiru al rea kunesto,
al iama feliĉa renkont' –
kion prenis kun si la pasinto,
ja ne povas redoni l' estont'.

Tenu firme en kor’ la memoron
pri l' kunesto – en larmoj kaj rid'.
Lasta kiso, rigardo dankplena
kaj – ne diru: «Ĝis la revid'»

No hay comentarios: