viernes, 17 de julio de 2015

Esperanto (Poezio) - Adaĝo - Bo Bergman

Adaĝo

Ond' moviĝas, vent' muzikas
ondo, vent' karesas sin.
Post l' arbaro, ornuance
mar' sekala ondbalance
lulas sin.

Vi nur mankas; kor' indikas
tion per malema mov'.
Nun en dormon min muzikas
milde mola blov'.

Nuboj naĝas jen ventpele:
sur la blua ĉiellag',
sed silentas ili, glite:
cignoj kantas nur trafite
de la sag'.

Vundis vojo min kruele,
premas vivotragedi',
volus gliti mi ventpele
kun la cign' al vi.

No hay comentarios: