martes, 9 de junio de 2015

Esperanto (Poezio) - Subita ĝojego - Nikolajs Kurzens

Subita  ĝojego

Hodiaŭ radias la mondo junbrila
en fluo de l’ bluo serena.
Mi volus forpaŝi kun “vivu!” jubila,
kun kapo senĉapa, kun koro facila
kantante, laŭ vojo sunplena.

Kaj iri kaj iri - sen halt’ kaj sen celo,
kaj miri pri l’ belo milbilda;
la volon envolvi en ŝelon de l’ belo,
rideti al alno, briglata pro ŝvelo,
kaj esti karesa kaj milda.

No hay comentarios: