jueves, 4 de junio de 2015

Esperanto (Poezio) - Soleco - Amalia Nunez Dubus

Soleco

Tra la malluma strateto
gajuloj’ iris kaj bruis,
mi inter ili paŝadis
kaj miaj larmoj ekfluis.

Kaj rimarkinte la larmojn,
kiuj survange ardadis,
nun haltis la gaja grupeto,
scivole min rigardadis.

Scivolo multe atingas,
sed tamen havas ja limon,
ili komprenis la larmojn,
sed ne komprenis l’ animon.

Kaj tial inter la gajo
kaj inter la scivoleco
invadis mian animon
nekonsolebla soleco.

No hay comentarios: