martes, 16 de junio de 2015

Esperanto (Poezio) - Kapturniĝo - Georgo E. Maura

Kapturniĝo

En mian vivon simpla kaj ridanta
    iutage vi eniris;
mi vin akceptis kun saluto danka,
    vin akceptis kaj admiris ...

Mi ja ne sciis, kian fatdonacon
    al mi portas via mano,
ke de mi la trankvilon kaj la pacon
    depostulas vi, infano;

mi ja ne sciis, ke tra ĉiu vejno
    amvenen' vojiros glite,
ke en la mez' de mia propra hejmo
    mi min sentos ekzilite;

ne sciis ja, ke ĉian konfidemon
    mi rezignu jam sufere,
ke al solena ĵuro la fidelon
    mi perfidu forofere,

ne sciis ja, kiom mi devos vidvi ...
    Mi hodiaŭ scias ĝin,
kaj dubas nun, kiel mi povis vivi,
    antaŭ ol renkonti vin!

No hay comentarios: