Kanto
La deksepan de l’ monato kvara
(ĝi estas la hodiaŭa tag’
lastjara),
kiam vi foriris,
larmon retenante mi kapklinis,
kaj honteme brovojn mi kuntiris.
Mia koro sangas en silento;
nur la sonĝo vin
postsekvis nun!
Tion ja neniu sciis, krom la
surĉiela lun’.
No hay comentarios:
Publicar un comentario