martes, 24 de marzo de 2015

Esperanto (Poezio) - (Ĉinaj Poemoj) 5 - Poemo - Taŭ-Cien (365-427)

Poemo

Sennuba estas la ĉiel’ vespera,
printempa brizo blovas tute milde.
Ebria kvazaŭ de la bela nokto,
knabino ĝis tagiĝo kantas birde.
Profunde ŝi suspiras post la kant’,
homkoron forte tuŝis jena penso:
La luno blanke brilas en nubar’
kaj floroj pompas en la foli-denso:
Ja ĉiuj la momenton glore festas,
kaj, poste tuj, al ili kio restas?

No hay comentarios: