Mia homo
Mia homo, brava homo,
vera gloro de l’ nacio,
lanco en la mano, marŝas
antaŭ l’ reĝa procesio.
De foriro via ĉesis
la hararon mi aranĝi,
ĉu pomado al mi mankas?
ve, al kiu plaĉu jam ĝi!
Pluvos certe, pluvos certe,
ree brila sun’ jen pendas,
sopirante al vi, kara,
kapdoloron mi ne plendas,
kiel oni post la ĉambro
plantu forgessukan floron?
Ĉar sopiri al vi, kara,
kaŭzas al mi kordoloron.
No hay comentarios:
Publicar un comentario