jueves, 27 de noviembre de 2014

Esperanto - La ŝtona supo

La ŝtona supo
Antaŭ multaj jaroj, tri soldatoj, malsataj kaj mizeraj pro la batalo,
alvenis al malgranda vilaĝo.

La vilaĝanoj, suferantaj pro magra rikolto kaj la multjara milito, rapide
kaŝis la malmulton kiu restis al ili por manĝi. En la vilaĝa korto, ili skuis
la manojn kaj plendis pro la manko de manĝajoj.

La soldatoj kviete parolis inter si kaj la unua soldato iris al la plej aĝaj
vilaĝanoj.

'Viaj lacaj kampoj havas plu nenion por dividi, do ni dividos tion kion
ni havas - la sekreto kiel fari supon el ŝtonoj.'

Kompreneble la vilaĝanoj estis intrigitaj kaj rapide fajro estis farita sub
la plej granda kaldrono de la vilaĝo dum la soldatoj enmetis tri glatajn
ŝtonojn.

'Nu, estos bongusta supo', diris la dua soldato; 'sed kun pinĉeto da
salo kaj iom da poreo estus vere bongusta!'

Vilaĝanino eksaltis, kriante 'Kiom fortune! Mi ĵus memoras kie restas
iom da!'

Tiam ŝi forkuris, revenante kun antaŭtuko plena je poreo kaj beto.
Dum la kaldrono plubolis, la memoro de la vilaĝanoj pliboniĝis: baldaŭ
hordeo, karotoj, bovaĵo kaj kremo finiĝis en la kaldrono, kaj barelo da
vino estis rulita al la kortego dum ĉiuj eksidis por festi.

Ili manĝis kaj dancis kaj kantis tra la nokto, refreŝigita pro la festeno
kaj iliaj novtrovitaj amikoj.

En la mateno kiam la tri soldatoj vekiĝis, ĉiuj vilaĝanoj staris antaŭ ili.
Ĉe iliaj piedoj kuŝis sako kun la plej bonaj pano kaj fromaĝo de la
vilaĝo. 'Vi donis al ni la plej grandan donacon - la sekreton kiel fari
supon el ŝtonoj', diris maljunulo, 'kaj ni neniam forgesos'.

La tria soldato parolis al la vilaĝanaro, kaj diris: 'Ne estas sekreto, sed
estas certe, ke nur dividante, ni povas fari festenon', tiam la soldatoj
vagis for, laŭ la vojo. 

http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/

No hay comentarios: