jueves, 13 de noviembre de 2014

Esperanto - La najloj en la barilo

La najloj en la barilo
Iam vivis eta knabo kun malbona humoro. Lia patro donis al li sakon
da najloj kaj diris ke ĉiufoje kiam li koleriĝas, li batu najlon en la
malantaŭa flanko de la barilo. La unuan tagon, la knabo batis 37
najlojn en la barilon. Laŭ la paso de la semajnoj, lernante regi sian
koleremon, la nombro de najloj tage malaltiĝis. Li malkovris ke estas
pli facile ne koleriĝi ol bati najlojn en la barilon.

Finfine venis la tago kiam la knabo tute ne plu perdis paciencon. Li
rakontis pri tio al sia patro kaj tiu proponis ke li ĉiutage kiam li
sukcesis regi sin, li elprenu naljon el la barilo.La tagoj pasis kaj la
junulo povis diri al sia patro ke ĉiuj najloj estas for. La patro prenis la
manon de sia filo kaj akompanis lin ĝis la barilo.

Li diris, "Tre bone, mia filo, sed rigardu la truojn en la barilo. La barilo
neniam estos la sama. Kiam vi eldiras vortojn al amiko dum kolero, ili
lasos spurojn, cikatrojn kiel tiuj ĉi. Vi povas meti tranĉilon en personon
kaj ree eltiri ĝin. Ne gravas kiom ofte vi pardonpetas, ĉar la vundo
daŭre estos tie kaj verbala vundo estas same grava kiel fizika vundo." 

http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/

No hay comentarios: