viernes, 14 de noviembre de 2014

Esperanto - La ĉarpentisto

La ĉarpentisto
Maljuna ĉarpentisto estis preta por sia emeritiĝo. Li rakontis al sia
ĉefo pri siaj planoj rezigni pri la domkonstruado kaj vivi kun sia edzino
kaj familio. La salajro mankus al li, sed li bezonis la liberan tempon kaj
povos elturniĝi finance.

La ĉefo bedaŭris ke tiom bona laboristo foriros kaj petis lin konstrui
nur unu plian domon, kiel persona favoro. La ĉarpentisto jesis, sed
montriĝis ke li faris la laboron sen sia koro. Li neglektis la kutime
zorgoplenan metilaboron kaj uzis malpli bonan materialon. Estis iom
malfeliĉa maniero fini sian karieron.

Kiam la ĉarpentisto finis sian laboron kaj la ĉefo venis inspekti la
domon, li donis la ŝlosilon al la ĉarpentisto. "Jen via domo," li diris,
"mia donaco al vi."

Kia ŝoko! Kia embaraso! Se li scius ke li estis konstruanta sian propran
domon, li estus laborinta tute alimaniere. Nun li devis vivi en la domo
kiun li ne tiom bone konstruis.

Tiel estas kun ni. Ni konstruas niajn vivojn en neglektema maniero,
reagante pli ol agante, preta akcepti malpli ol la plej bona. En gravaj
momentoj ni ne laboras kun nia plej bona peno. Poste, ŝokita, ni
devas fronti situacion kiun ni mem kreis kaj trovas nin mem vivanta en
la domo kiun ni mem konstruis. Kun tiuj scioj, ni estus agintaj tute
alimaniere.

Pensu pri vi mem kiel la ĉarpentisto. Pensu pri via domo. Ĉiutage kiam
vi martelas najlon, instalas breton aŭ konstruas muron. Konstruu
saĝe; estas la sola vivo kiun vi iam povos konstrui. Eĉ se vi vivos nur
unu tagon pli, tiu tago devos esti vivata glore kaj digne. La ŝildo sur la
muro tekstas "La vivo estas mem-farata projekto."

Kiu povus diri pli klare? Via vivo hodiaŭ estas la rezulto de viaj sintenoj
kaj elektoj en la pasinteco. Via vivo morgaŭ estos la rezulto de la
sintenoj kaj elektoj kiujn vi faras hodiaŭ. 

http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/

No hay comentarios: