miércoles, 5 de noviembre de 2014

Esperanto - Du ranoj

Du ranoj
Grupo da ranoj promenis tra arbaro kiam du el ili subite falis en
profundan truon. Ĉiuj aliaj ranoj kuniĝis ĉirkaŭ la rando de la truo.
Kiam ili vidis kiom profunda estis la truo, ili ekdiris ke ili certe mortos.

La du ranoj ignoris la komentojn kaj provis salti el la truo per ĉiuj siaj
fortoj. La aliaj ranoj daŭre diris ke ili ĉesu, ĉar ili certe mortos. Finfine,
unu el la ranoj obeis la kriojn de la aliaj ranoj kaj rezignis. Ĝi falis kaj
mortis.

La alia rano daŭre saltis tiom forte kiom ĝi povis. Refoje, la aliaj ranoj
kriis ke la peno ne havas sencon kaj ke ĝi simple mortu. Ĝi saltis
ankoraŭ pli forte kaj finfine sukcesis eliri.

Verdire, la dua rano estis surda kaj ne povis aŭdi la aliajn ranojn. Ĝi
simple kredis ke la aliaj ranoj kuraĝigis ĝin la tutan tempon.

Konklude: kredu je vi mem kaj ĉiam penu sincere por akiri tion kion vi
volas; ne tuj kredu malkuraĝigajn homojn.

http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/

No hay comentarios: