Du fratoj
Jen estas
rakonto pri du fratoj. Unu estis drogulo kaj ebriulo kiu regule
batis sian
edzinon kaj infanojn. La alia estis tre sukcesa komercisto,
respektita en
socio kaj kiu havis ĉarmajn edzinon kaj
infanojn. Kelkaj
homoj volis scii
kial la du fratoj, kiuj devenis de la samaj gepatroj kaj
grandiĝis en la sama hejmo, povis fariĝi tiel malsamaj.
Oni demandis la
unuan: "Kial vi estas tia? Vi estas drogulo, ebriulo kaj
kaj vi batas
viajn edzinon kaj infanojn. Kio motivigas vin?"
Li respondis:
"Mia patro."
Ili demandis,
"Kio pri via patro?" La respondo estis: "Mia patro estis
drogulo kaj
ebriulo kiu regule batis sian edzinon kaj infanojn. Kion vi
volas ke mi fariĝu? Jen tia kia mi estas."
Ili iris al la
alia frato kiu estis pli sukcesa kaj faris la saman demandon.
"Kial vi
estas tia? Kial vi estas sukcesa kaj havas feliĉajn
edzinon kaj
infanojn? Kio
motivigas vin?" Kaj divenu kion li respondis? "Mia
patro."
Li daŭrigis: "Kiam mi estis eta knabo, mi ofte
vidis mian patron ebria
kaj farante
malbonajn aferojn. Mi decidis, ke mi ne volus vivi tiel."
Ambaŭ ĉerpis
siajn fortojn kaj motiviĝojn de la sama
fonto, sed unu
uzis ĝin negative kaj la alia pozitive.
http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/
No hay comentarios:
Publicar un comentario