martes, 29 de julio de 2014

Esperanto (Poezio) - Tri miniaturoj - Edith Södergran

Tri miniaturoj

Degelis kiel neĝo aerkasteloj miaj,
forfluis kiel akvo la revoj,
el ĉio, kion amis mi, ĉielo restis nur
kun kelkaj steloj palaj.

                                   ***

Floron vi serĉis - trovis frukton,
fonton vi serĉis - trovis maron,
virinon vi serĉis - trovis animon -
malkontenta vi estas...

                                    ***

Venas vespero malvarma...
Sorbu el mia mano la varmon,
mia mano havas sangon printempan.
Mian manon prenu, mian brakon blankan,
prenu la sopiron de miaj junaj ŝultroj.
Senti, senti unu nokton nur,
en nokto kia la nuna
vian kapon peza sur mia brusto...

No hay comentarios: